Ĉu ora rizo brilas?
Ĝiaj poruloj konsideras ĝin la fina armilo kontraŭ malabundo da vitamino A, unu el la plej gravaj manĝokutimaj problemoj en la mondo. Mediprotektadaj asocioj male taksas ĝin multekosta, neefika kaj danĝera por la medio.
Temas pri la ora rizo, genmodifita rizvariaĵo kiu kapablas produkti beto-karotenon, antaŭulo de la vitamino A. Tiu substanco jam troveblas en nemanĝeblaj partoj de la kutimaj rizospecoj, sed ĉe ora rizo ĝi ankaŭ produktiĝas en la endospermo, la manĝebla parto de la rizplanto.
La projekton iniciatis en 1992 Ingo POTRYKUS, el la Svisfederacia Teknika Universitato en Zuriko, kaj Peter BEYER, el la Universitato de Friburgo. Ĝi estis oficiale prezentita al la publiko en 2000 per artikolo en la revuo Science (doi:10.1126/science.287.5451.303).
Ĉasi vulkannubojn per fulmoj
Esploristoj el Met Office, la brita veterprognoza servo, malkovris novan manieron, rapidan kaj facilan, por pristudi la eventualan ekziston kaj moviĝon de vulkanaj nuboj en la atmosfero. La metodo utiligas jam ekzistantajn teknologiojn, kaj baziĝas sur observado de fulmoj estiĝantaj en la nuboj.
La malkovro okazas malpli ol unu jaro post la katastrofa erupcio de la islanda vulkano Eyjafjallajökull, kiu la pasintan aprilon kaŭzis haltigon de aviadilaj servoj en la plejparto de Eŭropo. Estontece, per la nova metodo eblos pli precize malkovri la grandon de vulkanaj nuboj, kaj eviti nenecesan ĥaoson por aviadilvojaĝantoj.
Fumado maldikigas la cerbon
Jam multenombraj studoj pruvis la malbonajn efikojn de fumado sur la homa cerbo. Nun teamo de nervosciencistoj gviditaj de Simone KÜHN, el la berlina universitata klinikaro Charité, enfokusigis la grandon de la kortiko ĉe cigaredemuloj kaj nefumantoj.
La kortiko estas la supraĵa tavolo de la cerbo, kaj respondecas pri pluraj altnivelaj taskoj kiel lingvoregado, mastrumado de la informofluo kaj memoro. Ĝia dikeco kutime malpliiĝas pro aĝiĝo.
Fizikistoj en Ĝenevo rekreas praan kvarkoplasmon
Malpli ol tri semajnojn post komenciĝo, eksperimentoj per pezaj jonoj ĉe la Granda Hadrona Koliziigilo (angle ‘Large Hadron Collider’, aŭ ‘LHC’) en Ĝenevo jam liveris siajn unuajn rezultojn.
Sergio BERTOLUCCI, ĉefdelegito pri esplorado ĉe la GHK, komentis jene: “Tre impresas tiom rapida akirado de rezultoj, kiuj temas pri malsimplaj fizikaj teorioj. [...] Jen ekzemplo pri la ŝlosila rolo de konkurado kaj kunlaborado en tiu ĉi fako de esplorado”.
Unu el la ĉefaj celoj de la eksperimento estas rekrei materion tian, kia ĝi aspektis tuj post la praeksplodo. Pro la temperaturo, kvarkoj tiam ne povis kungluiĝi kaj konsistigi pli grandajn partiklojn, sed fluadis kiel plasmo.
Eŭropa Kosma Agentejo pristudas novajn terobservilojn
La Eŭropa Kosma Agentejo elektis du terobservadajn projektojn, inter 31 ricevitaj pasintmonate el la tutmonda sciencistaro post alvoko, por plua esplorado pri farebleco kaj indeco.
La du misioj pristudos la funkciadon de la tera klimato kaj fenomenojn ligitajn al klimatŝanĝiĝo kaj mediprotektado.
La projektoj rezultis el publika alvoko dissendita pasintoktobre de EKA en la fako de terobservado.
La juĝkomitato de EKA elektis la pluesplorindajn projektojn surbaze de la opinio de la tersciencista komunumo, laŭ procedo de kolega revizio (peer review).
Nova tertrema simulilo pristudas kaliforniajn tertremojn

Bildo el la simulado M8. Plena video haveblas ĉe la adreso http://www.scivee.tv/node/21179 (fonto: Southern California Earthquake Center)
La plej kompleksa tertrema simulilo estis prezentita dum la ĉisemajna prelegaro Supercomputing 2010 (SC10) en Nov-Orleano (Luiziano, Usono). La programista teamo publikigis modelon pri la efikoj de eventuala 8-magnituda tertremo en la usona parto de Kalifornio.
La simulilon realigis terfizikistoj el pluraj usonaj esplorejoj, sub gvidado de teamo el la Southern California Earthquake Center (Sud-Kalifornia Tertrema Centro, SCEC).
Oni estimas, ke la ebleco pri 8-magnituda tertremo en Kalifornio sufiĉe malaltas (2% dum la venontaj 30 jaroj).
La nova simulilo tamen ĉefe impresas pro sia kalkulkapablo, kiu ebligas la plej rapidan kaj detalan tertreman simuladon iam ajn atingitan. La prezentita modelo starigis plurajn rekordojn, pro la daŭro de la modelita tertremo (6 minutoj) kaj la amplekso de la pristudita regiono (rektangulo proksimume 810 km-ojn longa kaj 400 km-ojn larĝa, priesplorita ĝis profundo de 85 km).





